Paĝo:Sennaciulo - 7 Majo 1925.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por ke oni povu fari komparojn kaj konkludojn, mi donas ankoraŭ kelkajn ciferojn. Regna buĝeto de tuta Unio egalas 2 279 000 000 rublojn. Ekster tio sumo da ĉiuj lokaj buĝetoj estas 850 000 000 rubloj. 82% da ĉiuj enspezoj estas donataj de impostoj, nur 18% el ili estas puraj profitoj de diversaj regnaj entreprenoj. Produktaĵoj de ĉiuj regnaj entreprenoj en tuta Sovet-Unio devas valori en nuna jaro ĉirkaŭ 3½ miliardojn da rubloj (krom porarmea produktaĵo). Tuta sumo da monsignoj cirkulantaj en marto en Sovet-Unio estis ĉirkaŭ 800 000 000 rubl. (el ili ĉirkaŭ 10% arĝenta kaj kupra mono). Unu amerika dolaro egalas al 1,94 rubloj.



Oficialaj ciferoj de ĉi artikolo (iniciatita de Krjukov) montras, ke proletaro de irkutska gubernio vivas ne lukse. Sed vi vidas, ke ĝi sukcesas mem aranĝi sian ekonomian bonstaton eĉ en ege malfacilaj cirkonstancoj de Siberio dronanta en senfina maro-oceano de praarbaro kaj pramontaro. Tial ne kredu al viaj burĝanoj, kiuj ĉiel penas estingi vian kredon pri viaj fortoj kaj kapabloj. Kuraĝu, kraĉu estimemon al viaj ventruloj, metu al diablo la viajn dion, naciemon kaj burĝon kaj sekvu nian ekzemplon. Tuta estraro de nia gubernia Financejo estas malnobelaj kaj malburĝaj simpluloj similaj al Krjukov kaj mi. Ĉu vi estis malpli lertaj kaj kapablaj?

Vivu sennacia proletaro de l’ mondo! Financestro de irkutska gubernio Basoviĉ.



La antibolŝevistatendencproceso en Leipzig

Dum daŭro de pli ol 2 monatoj antaŭ la regna tribunalo okazis la famkonata spion-proceso, celanta frakasi la kompartion germanan. Tiu proceso ne subite estiĝis, la kapitalista klaso sufiĉe profunde aranĝis ĝin, por plej efike trafi k. p. Kiam 1924 la balotado por la novelekto de la germana parlamento prepariĝis, subite aperis en la gazetaro tendencartikoloj, markitaj per grandliteraj surskriboj: Germanaj “Ĉeka“-agoj, komunista “Ĉeka“ senmaskigita, 14 “Ĉeka“-mortigistoj arestitaj ktp. La celo de ĉi tiu antibolŝevista propagando estis, trafi grandan partion dum la balota batalo kaj timigi etburĝaron. Dum la traktado antaŭ la tribunalo montriĝis la fakto, ke la policestraro en Stuttgart mem enŝovis tiujn artikolojn en la gazetojn. El tiu agmaniero, kiun oni neniam uzis, se faŝistoj estis akuzitaj, rezultiĝas, ke la ŝtato mem gvidis tiun antibolŝevistan propagandon, ĉar polico estas brako de la ŝtato kaj nur plenumas, kion ordonas la ŝtato. La pruvon, ke nur estas celata politika tendencproceso, la aranĝintoj mem liveris, traktinte la aferon de la 16 kulpigitoj, kiuj nur parte estis iam anoj de k. p., dum apenaŭ du semajnoj, kaj akuzon kontraŭ k. p. oni pritraktis dum daŭro de 6 semajnoj, klopodante pruvi ke k. p. ne nur estas danĝero por la ŝtato, sed ankaŭ nur aro de fimortigistoj, kiu celas frakasi politikajn kontraŭulojn per veneno, gaso, baciloj kaj bomboj. Same sensenca kiel la akuzoj kontraŭ k. p. estis la tuta traktadmaniero antaŭ la tribunalo. De komenco ĝis fino ĝi konsistis el krimoj kontraŭ la leĝaj paragrafoj. La estro de la juĝistaro, la “formanĝegulo de komunistoj“ Niedner, aŭtokrate estris. Ĉiujn dirojn de atestantoj, favoraj al k. k., kaj ĉiujn krimojn kontraŭ la leĝo, kiujn li faris, konstatitajn de la defendistoj, li malpermesis protokoli. La ĉefakuziton li uzis samtempe kiel “kron“atestanton[1] kontraŭ k. p. malgraŭ ke li estis pagita spiono. Per subtila gvidado li nur provis kolekti materialon kontraŭ k. p. metante en la buŝon de la “kronatestanto“ la respondojn. La komunistan defendiston, kiu akre protestis, li lasis forigi per policistoj. Rezulte de tio la defendistoj (ankaŭ la burĝoj) forrestis dum 2 tagoj, alveturinte Berlin’on por persone protesti ĉe la koncerna ministro kontraŭ tiuj novaj rimedoj de Niedner. Nature — senrezulte. Niedner plu traktaĉis laŭ sia plaĉo, furioze alkriegante la diversajn defendistojn, se ili atakis lin. La lastajn tagojn li eĉ rifuzis akcepti atestontojn, motivante tion per preskaŭ ne kredebla eldiro: “Ili estas komunistoj, pro tio ankaŭ ne konfidindaj!?“ La tuta tendencproceso estas kronita per la juĝo (kiu verŝajne jam antaŭ la komenco de la proceso estis preta), kiun proponis la ŝtata prokuroro. Li pledis por 5 mortkondamnoj kaj preskaŭ 80 jaroj da karcero. Mirigaj por ni ne estas ĉi tiuj 3 mortkondamnoj verdiktaj ĉar estis antaŭvidebla tiu fino. Ĉefaĵo estas ke oni ne atingis tion, kion oni volis kaj intencis, nome la kompromiton de k. p. Ĉiu infano en Germanio scias ke tiu proceso estis “bato en la akvo“. Per la aŭtokrata traktado la aranĝintoj mem forigis la grundon por estontaj atakoj. Eĉ multaj burĝaj gazetoj kondamnis la fian konduton de “komunistfrakasanto“ Niedner. Ĉi tiun fojon la burĝoj ankoraŭfoje kondamnis laboristojn. Kiom longe ankoraŭ? Estonte ni estos la

juĝistoj… Tiam ve, fikapitalistaro!

Vozo.


TRA LA KLASBATALO

Hindenburg estas elektita regna prezidanto de Germanio.

La hispana registaro malpermesis manifestojn kaj laborpaŭzon dum unua de majo.

La sanga teroro en Bulgario kontraŭ laboristoj-kamparanoj daŭras kun nelimigita furiozeco.

Anglaj aviadiloj bombardis Irakajn loĝantojn, kiuj rifuzis partopreni je konferenco kunvokita de la anglaj aŭtoritatoj.

Ni ricevis sekvantan telegramon: Al esperantistoj laboristoj tutmondaj. Salutante en tago de 1 majo ni esperas vidi vin en vicoj de batalantoj por liberigo de laborantoj. — Tveraj esperantistoj.



Letero el Rumanio

En Rumanio, kiu estas la klasika lando de laboristpersekutoj, nun estas prilaborata de “kompetenta“ komisiono interesa por ĉi-landa lab.-istaro leĝoprojekto debatota post kelka tempo en rumana parlamento. Ĝi estas nomata: “Codul Muncii“ (La kodo de Laboro“). Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas jenaj:

1. Peraŭtoritata labordevigo kaj forigo de strikrajto, t. e. estos malpermesate striki.

2. Leĝigo de l’ 8-hora labortago.

3. La t. n. divido de jarfina profito de industriaj akcisocietoj ankaŭ por laboristoj, alivorte ke ankaŭ lab.-istoj de l’ koncernataj akcisocietoj ricevu proporcian dividendon.

Kontraŭ ĉi-leĝoprojekto energie bataladas unuflanke la labordonantoj, aliflanke laboristaro. Sufiĉas rigardi la 1an punkton por pravigi la kontraŭstaron de lab.-istoj kaj se ni legas pri legaligo de 8-hora labortago, ni komprenas la starpunkton de mastroj.—

Analizante la punktojn ni povas konstati, kion celas la registaro per la la punkto. Se ĉi-projekto estus leĝigita, la tutlanda lab.-ista movado estus neniigita! Ĉar se al lab.-istaro estas malpermesate striki, ĝi ne povas konkiri pli bonan salajron, pli tolereblajn vivkondiĉojn, la ekspluatado fariĝus pli efika kaj ĉi-landa lab.-istaro fakte fariĝus sklavaro! —

Al la registaro verŝajnis, ke kontraŭ ĉi-leĝprojekto ekbatalegos la lab.-istaro. Kaj por eviti ĉi-tion, por senigi la lab.-istaron je ĝia forto, do ĝuste tiam, kiam oni ekkonis la trajtojn de “Codul Muncii“, ekkomencis la registaro la lab.-persekutadon, arestis, en fortikaĵon karcerigis pli ol 500 kamaradojn, gvidantojn de l’ unueca sindikat-movado, por igi la lab.-istaron senpova je ĉia kontraŭstaro. —

La legaligo de l’ 8-hora labortago ne gravas por ni. Ni ja konas tre bone la karakteron de rumana registaro, por kiu ne validas leĝoj, eĉ la de ĝi donitaj, kiam temas pri porlab.-ista leĝo. Sufiĉas citi fakton unikan. Ankaŭ la rumana registaro subskribis la internacian konvencion pri l’ 8-hora labortago, kaj nun, kiam 5000 segejlab.-istoj estas lokaŭtitaj, ĉar ili ne volis labori 10 horojn potage, nun la registaro nenion faras por devigi la mastrojn ke ili “honoru“ la leĝojn — t. e. leĝon pri 8-hora labortago —, tiujn leĝojn, kiujn ankaŭ ĉi-registaro akceptis, sed — ne plenumis. —

Laŭ la labordonantoj; ilia batalo estas direktita ĉefe kontraŭ la 3a punkto, la proporcia dividendo ankaŭ por laboristoj. Kiom ajn ni tamen estu kredemaj al la leĝoj, sed ĉi-supra estas nekredebla. — Ĉar ĉu ĝi estas — la dividendo — laŭleĝa, ĉu ne, ne estas klarigite, kiamaniere estas certigote al la laboristoj interesataj, ke ili ricevos la dividendon? Kiu garantias, se iu laboristo — okaze de ĝia nericevo — postulos la dividendon, ke li ne estos tuj maldungata? Se ni havus uzinajn sovetojn,

  1. ĉefatestanton.