se ankaŭ la reprezentantoj de 1' interesataj laboristoj sidus en la gvidantaro, rajtus fiksi la dividendojn, tiamaniere jes, estus ebla la proporcia divido, sed nun, kiam ni vivas en tia lando, kie laboristaro estas senrajta maso, tiam estas neebla ĉia ajn “porlaborista“ leĝo.— SAT-ano 1762.
Morton al la tiranio!
Tiu ĉi artikoleto estas verkita antaŭ la
bombeksplodo en Sofio.” Car ni post tiu
okazo nenion ricevis el Bulgario, ni repre-
sas ĝin, kvankam prokraste, por kompre-
nebligi al niaj legantoj, en kiuj teruraj
kondiĉoj
s kondiĉoj! vivas bulgara popolo,
kiuj donis vere sufiĉan kaŭzon por la oka-
zigo de P buĉado en la katedralo. Al la
turmentantoj la turmentojn, al la suferi-
gantoj la suferojn! Red.
Sendube la plej faŝisma lando sur la ter-
globo estas mia patrujo. Nenia proletgazeto
aperas. Cio estas sufokita, sole la burĝara
gazetaro senĉese skribas plej nekredeblajn
aferojn pri la nelegalaj proletorganizaĵoj
kaj malkovtas ĉiutage diversajn revoluci-
komitatojn, armilojn k.t. p.
Neordinare estas, se vi ne legas. iun
tagon, ke “hodiaŭ mortigitoj ne estas.
Alivorte, ĉiam vi legas pri mortigitaj aŭ
sufokitaj revoluciuloj. Antaŭ kelkaj semajnoj
k-do Zdravejkin donis al tiitmondaj Satanoj
nomaron kun. mortigitaj ekskompartianoj.
Nun la nomaro daŭras: k-do K. Sulev,
studento de la ŝtatuniversitato, naskita en
Koprivŝtica, arestita kiel “danĝera“ en la
Sofia “sendanĝerejo“„ sin ĵetis el la kvara
etaĝo de tiu ĉi ejo sur la trotuaron kaj
post kelke da horoj mortis.
K-do Asen Simeonov, studento el vilaĝo
Gigen, eksoficiro, ekskompartiano, estas
mortigita en Sofio.—
K-do Janko Dorosiev, el Koprivŝtica,
eksinstruisto, ekssekretario de kompartio en
Sofio, persekutata de policistoj, vidante ke
li estos kaptita, sin mem mortpafis.
Okaze de tiuj mortigoj sekvadis multaj
arestoj.
Kiel reakcio de tiuj teruraj persekutoj
ofte aperas en arbaroj revoluciaj bandoj,
inter kiuj estas ankaŭ virinoj. Tio estas
rimarkinda. Malgraŭ ĉio, la bildo ne estas
kompleta— ĉar kio okazas en la vasta
provinco, for de nia vido, ni ne povas
scii ĝuste.
Videble estas, ke la bulgara Nerono—
Cankov, estas ĉe sia fino. Ardin.
KORESPONDEJO
Al ĉiuj sendintoj de gratuloj okaze de 1.majo
ni dankas ĉi tie publike. Red.
Voko. Vian pseŭdonimon jam uzis alia
k-do (Leipzig-ano)! Via art. estas iom longa.
Se spaco permesas, ni uzos.
2474. ldeo de via art. estas bonega. Sed
troas gramatikaj kaj stilaj eraroj. Krome spaco
verŝajne mankos pro abundeco de aktualaj
raportoj.
Kronikistoj kaj aliaj. Pro material-abund-
eco ni devis prokrasti viajn raportojn, kiuj
„certe aperos.
3398. La italan rap. mi certe uzos.
via estas iom neklare konceptita.
N.J. Holm. Mi kontentigos vian deziron
-en unu el venontaj n-oj. Red.
Es
Lernejoj en ltalio Ĵus oni faris enketon pri la kondiĉoj de la popolaj lernejoj en la industria kaj terkultura regiono Lombardio, kiu estas unu el la plej riĉaj partoj de Italio. Oni enketis pli ol 300 lernejojn en la antaŭ- urbo de la regiona ĉefurbo Milano, kaj en la apudaj distriktoj de Lodi, Saronno, Monza, Codogno, Gallarate kaj Seregno (elparolu z kiel c, kaj gn kiel mj: akcentu kiel esperante). Jen estas la rezultoj: 1) 40 proc. el la lernoĉambroj estas malgrandaj, mallumaj, senaeraj, malpuraj, kun“ malkomfortaj kaj mnalnovaj benkoj. 2) 55 proc. el la lernejoj havas sen-. akvajn necesejojn, ofte apudajn je la lerno- ĉambroj aŭ kune uzendajn de aliaj kun- loĝantoj. 3) En 75 proc. el la komunumoj, la kunlaborado inter la instruistoj kaj la ler- nantgepatroj tute malestas. 4) 90 proc. el la -komunumoj neniel prizorgas la mense aŭ korpe AN geknabojn. 5) En 99 proc. el la komunumoj ne ekzistas monpremioj por la plej diligentaj gelernantoj. 6) En 60 proc. el la komunumoj ne ek- zistas “rikreatorioj“ (t.e. knabhejmoj, knab- amuzejoj. En 30 proc. ekzistas religiaj amuzejoj; nur en 2 proc. (pli precize, en 5 el la 303 enketitaj) ekzistas laikaj amu- zejoj. 7) En 70 proc. el la komunumoj ne ekzistas porlernantaj helpinstitucioj, en 95 proc. la t. n. “bonfarada kongregacio“ neniel helpas la lernejon. 8) En 99 proc. el la lernejoj ekzistas nek dentkuracado, nek pluvbanoj; en 55 proc. oni ne havas kuracistvizitadon; en 70 proc. oni ne aranĝas la someran sendadon de la gelernantoj al maraj, en 80 proc. eĉ al ordinaraj (klimataj) kuraclokoj. 9) 90 proc. el la lernejoj me havas gimnastikejon. lu instruistino sciigis, ke en ŝia lernejo la akvotubaro ne funkcias dum 9 monatoj (en la jaro), kaj dum la aliaj ĝi alportas nur malbonodoran akvon; alia ke la lernej- domo estas tiel malnova kaj malforta, ke ĉiam oni timas pri ĝia falo. Tiaj lernejoj estas, kompreneble, mal- ŝatataj de la geknaboj, kiuj, male, tre volonte aliras al la malmultaj modernaj lernejoj. Italano.
DIVERSAĴOJ
Sindikata movado
En Britio estas movado por instigi unu-
econ inster la Unuiĝoj Metiaj. La sekvantaj
ciferoj, elĉerpitaj el “The Worker“, klare mon-
tras la disan staton de la Brita Unuiĝa Or-
ganizado, kaj ridindigas la akuzon de „dis-
fenda politiko“ kiun celdirektas unuj gvidistoj
kontraŭ aliaj pli agemaj.
En Britio troviĝas 1,135 metiaj unuiĝoj kun
proksimume 5 000 000 da membroj. En la me-
tala industrio estas 52 unuiĝoj havantaj de
200 ĝis 240000 anojn en la plej granda. 16
unuiĝoj servas al la konstruistoj, L al la pres-
istoj.
La kotona industrio kaj la teksistoj havas
92. Unuiĝo el tiu ĉi grupo havas frapantan
nombron de 104 anoj. La fervojistoj estas
disigitaj per multaj unuiĝoj kiuj funkcias por
diversaj metioj.
La transportistojn servas 9 unuiĝoj kiuj
ampleksas de 300— ĝis la plej granda—
300,000 anoj.
“Ĉiu unuiĝo enhavas propran bandon sian
de oficialuloj, siajn apartajn politikon kaj de-
mandojn; kaj ĉiu emas ŝtelĉasi la membrojn
de alia.
La artikolo komparas tion kun la 22 unu-
iĝoj de Sovet-Rusio “por 6300000 laboristoj
organizitaj, kaj konkludas per alvoko al ĉiu
agemulo en iu ajn lando subteni tiujn gvid-
antojn kiuj stariĝas por la militkrio
“Nacia kaj Internacia Unueco“;
- 1242.
En granda mizero troviĝas nia k-do Josef Ŝvarc, Teplicka tr. 35, Most, Cekoslovakio, kiu verkis por “S“ (n-o 27) raporton pri la malbona vivo de laboristaro en ĉekoslovaka mindistrikto. Antaŭ kelka tempo li pagis sian abonsumon por „S“ kun la rimarkigo, ke li prefere malsatus dum du tagoj plene, ol ke li devus malhavi “S“. Li skribas: “Mi perlaboras semajne nur iom pli ol 50 kĉ, ĉar mi laboras nur 2'/» tagojn. Ĉar mi devas „pagi por loĝo kaj manĝo semajne 110 kĉ, mi jam delonge ne tagmanĝis, nur manĝas sekan panon. La ĉi-tieaj minejposed- antoj volas senlaborigi 14— 15000 laboristojn. Mi timas, ke ankaŭ mi estos inter tiuj, ĉar estas certe, ke neniu naciisto fariĝos sen- labora, kaj tiaj estas ĉi tie tre multaj. Tial mi jam vendis kelkajn aĵojn, por ke mi al-. menaŭ vivu.“: Certe troviĝos inter la SAT- -anoj la helpe- muloj, kiuj. subtenos tiel- aŭ alimaniere nian suferantan kamaradon! Montru. proletarian solidarecon! LI Peto! Gek-doj ĉiulandaj, sendu al ni Esp.-aĵojn por aranĝi grandiozan ekspozicion kaj per tio revigligi la ĉi tiean movadon. “La Dresdena Laborista Esperantistaro havas multe da ŝuldoj, pef la kulpo de la lernej- oficejo. Por forigi ilin, ni aranĝos loterion efikotan per donacoj de ĉiuj gek-doj kaj sim- patiuloj. Gek-doj, vi ĉiuj estas petegataj sub- teni nian entreprenon per gajnindaj donacoj aŭ monsendoj, por ke la ĉi tiea movado ne pereu! Tutkoran antaŭdankon! La sendaĵojn adresu jene: Satanaro Dresden, Fako: Administrejo, Reinhold Lehmann, Dres- den 6, Forstereistr. 25 (Germ.) Koran Dankon al ĉiuj kamaradoj, kiuj dum mia mallibero esprimis por mi ilian kamaradecan, ĉu leteran ĉu engazetan kunsenton kaj simpation. En- inter la muregoj malliberejaj ĝi estis por mi la plej agrabla konscio pri la vera vivo de nia Ruĝ-Verda Internacio kaj la plej bela in- stigilo al laboro pli intensa ol ĝis nun por nia Asocio.— La k-doj-korespondantoj miaj bonvolu pacienciĝi je respondo, ĝis nun ne- ebla pro malsaneco— kaj skribi al la nova adreso: ul Krola Leszczynskiego, n.o 36-m. 2. — Lublin J. Zavada.
VARBU novajn abonantojn! Varbu novajn
membrojn! Aliĝu al la Va Kongreso!