Paĝo:Sennaciulo - 7 Majo 1925.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉirkaŭ la projekto Dawes Konkludo de diskuto l Estas strange ke projekto senkompare |' sklaviga kaj kontraŭproletaria povas trovi defendanton en klaskonsciaj proletariaj vicoj— en la SAT-anaro. K-do 300 opinias, ke mia pritrakto de tiu temo «estis “bedaŭrinde tro unuflanka“. Jes «certe, ĝi estis unuflanka, ne “bedaŭrinde“ «unuflanka, kamarado 300, sed feliĉege unuflanka, kiel decas al SAT-ano! En nia epoko de plej akrigitaj ekspluatado kaj subpremo, de batalado inter la klasoj, necesas esti unuflanka, ĉar oni ne povas stari samtempe ĉe ambaŭ flankoj de la so- cia skalo. Estante proletario, mi rigardas ĉiujn okazaĵojn kaj faktojn. laŭ la vid- punkto de inferesoj de mia klaso La pro- detariaro malbezonas' objektivecon“, kiu volus konsideri la faktojn samtempe el vidpunktoj proletaria kaj burĝa. SAT mem estas produktaĵo de unuflankaj, tio signifas de proletariklasaj -konsideroj:- ĝi estis kreita kiel Z/asa organizaĵo de la proletarioj apartiĝintaj de la burĝa esper- -anto-movado.- - K-do 300 penas pruvi ke la Dawes- projekto efektive ne estas tiel ruiniga kiel mi ĝin prezentis. Li elmontras, ke la ssenŝtatigo de la regnaj. fervojoj, la plialt- igo de la fervojtarifoj, limdepagoj kaj im- postoj havos malpli gravan efikon ol mi antaŭvidis: ke la financkontrolo estos sen graveco se Germanujo plenumos la vipardevigsumon“. Se Germanujo plen- umos“ “tio signifas, se la germana “o ekiriako; la futmonda proletariaro donos siajn ŝviton kaj sangon en pliigita eks- pluatado. “Sen graveco“...? Cu vere estas “sen graveco“, ke en Germanio pro la Dawesplano la okhora labortago jam «estas fakte kaj leĝe forigita, ke la salaj- roj estas ridinde. malaltaj, ke laboristoj po miloj estas en malliberejoj“ “Sen gra-' veco“— ke proletarioj malsatas, frostas, suferas por pligrandigi la Dawesprofitojn de siaj premantoj? Dank al la pliakrigita ekspluatado de la germana laboristaro, la vivkondiĉoj de la alilandaj salajruloj an- kaŭ malpliboniĝas. Tio, kion mi en miaj artikoloj en aŭtuno antaŭdiris, jam nun fariĝis fakto: )am anoncas la ekonomiaj bultenoj, ke la industrio de Britujo, Ĉeko- slovakio kaj de aliaj industriŝtatoj ne po- vas konkurenci la germanan industrion pro ties malaltigitaj produktadkostoj (ĉar la ekspluatgrado de la germana proletari- aro estas treege pli intensiva). Sekve de tio la senlaboreco grandiĝas en la neger- manaj landoj. En Aŭstrio, kies loĝantaro estas 6 milionoj, mallaboras preskaŭ 250000 homoj! La unuan fojon depost 1914, en Francio komencas regi senlabor- eco. Jam la britaj ŝipkonstruentreprenistoj “proponas al „siaj dungitoj malplialtigon de la salajroj. Ĉu ĉio tio estas vere “sen graveco“?

SENNACIULO K-do 300 citas eltranĉaĵon el artikolo de k-do Varga, kiu diras, ke la Dawes- projekto prokrastos la ripeton de la akuta situacio de 1923. Kial k-do 300 ne citas ankaŭ la artikolpartojn, kie Varga parolas pri la ŝarĝoj, kiujn la proletariaro devas porti dank' al tiu plano? ll K-do 300. plektis en siajn artikolojn multe da citaĵoj de Karl Marks. Sed la spirito de liaj verkaĵoj, tio, kion li mem skribas, estas la kontraŭo de l' marksismo. La sorto de la proletariaro estas, laŭ lia opinio, “intime ligita kun tiu de l' burĝa ŝtato“, kaj se la imperialistaj rabistoj de l Antanto parolas “amikece kaj akordeme“ kun la ŝtatreprezentantoj de la germanaj ekspluatistoj, tiu fakto “pezas eĉ por la laboristaro“. Laŭ Karl Marks, la demo- kratia ŝtato— kiun k-do 300 fiel admi- ras— estas “komitato administranta la aferojn de la kapitalista klaso“. Karl Marks al ni diris, ke “la proletarioj ne havas patrujon“. Se la sorto de la labor- istaro estas intime ligita kun tiu de l' burĝa ŝtato, ĝi estas ligita nur en tiu senco ke ju pli firmiĝas -la burĝa ŝtato, des pli malprosperas la proletarioj. Karl Marks opiniis ke la burĝa ŝtato -estas de- truenda, kaj li tiun ideon klare esprimis en 1871 okaze de la Pariza Komuno, kie la laboristaro detruis la burĝan ŝtatmaŝinon. Tiam Thiers kaj Bismarck, la gvidantoj de la francaj kaj germanaj ekspluatistoj, komune agis por venki la heroajn batal- antojn de la laboristaro kaj por restarigi la burĝan ŝtatmaŝinon detruitan. Dirante ke “la sorto de la laborista klaso estas [intime ligita kun tiu de l'burĝa ŝtato“, K-do 300. maldistingis' la opinion de Karl Marks kaj tiun de la blankgvardiestroj Bismarck kaj Thiers. K-do 300 klopodas pruvi, ke la burĝ- aro estas “pranda“ klaso de la socio. Li simple diras ke la koncentriĝo kaj amasiĝo de la kapitalo en ĉiam malpli da manoj kaj de la proletariaro en ĉiam kresk- anta multnombro ne estas ankoraŭ “tiel disvolviĝinta“. K-do- 300 ŝajnas nescii ke malgranda kliko de grandaj industri- mastroj kaj de. financestroj direktas la tutan politikon, li ŝajnas neniam esti aŭdinta paroli pri Rockefeller, Morgan, Stinnes k.c. Ĉu li neniam aŭdis ion pri trustoj, karteloj, “koncernoj“ ktp.? Nur ili direktas la burĝan politikon laŭ sia volo. Kaj la “enmezaj tavoloj“ de la socio Estas ridinde diri ke ili apar- tenas al la kapitalista Z/aso— eĉ se partoj el ili ankoraŭ estas blindaj kaj ne rekonas siajn interesojn; ili tamen estas ekspluatataj de la grandaj rabistoj. Ankaŭ la memiluziiĝo de k-do 300 pri la “venko de l' spirito kontraŭ la sabro“ estas pure kontraŭmarksista. Spirito certe estas necesa kiel armilo en la liberiga batalo de la laboristoj, «sed. spirito sola ne sufiĉas. La “pura spirito“ respublik- ema ne estus sukcesinta venki en marto 1920 la reakcian, monarĥistan Kapp- revolton sen la apogo de la maŝinpafiloj


5 de la ruĝaj, laboristaj militistaroj. K-do 300 opinias, ke Karl Marks “tute ignoris la maŝinpafilojn, kaj nur kredis je la sana spirito“... Certe, Karl Marks ne konis la modernajn maŝinpafilojn, ĉar li mortis antaŭ oni ilin uzis, same kiel li ne konis Zeppelinojn kaj aeroplanojn. Sed se li nun vivus, li sendube ne apelacius al la “sana spirito“ de k-do 300 por ion ek- scii pri ilia uzo kaj utiligo en la klas- batalo. II K-do 300 plendas, ĉar K-do 1187 no- mis lian vidpunkton neproletaria. Sed kiel oni rajtas nomi vidpunkton de tiu, kiu trovas ke “Rusio certe subiĝos al influoj privat-kapitalistaj, ĉar ĝiaj subteraj trezoroj postulas esti utiligataj“. Tiu frazo klare kaj logike esprimas, ke k-do 300 povas imagi utiligon de subteraj trezoroj nur per privata kapitalo. Kiel nomi pens- manieron .kiu tute ne kapablas imagi, ke naturtrezoroj povas esti utiligataj ankaŭ alimaniere ol per privata mastrumado? K-do 300 demandas: “ĉu vere necesas — al Sovetlando— “'koalicioj kune kun ĉinaj generaloj, reakciaj despotoj ...“? Li dezirus. scii ĉu “streĉoj imperialistaj“ estas “proleta eksterpolitiko“? Li diras ke So- vetujo eble baldaŭ formos blokon kun la monarha Japanio militista. K-do 300 ŝajnas opinii ke la gvidantoj de la sovetaj ŝtatoj emas koalicii kun militarismo kaj reakcio, sed tamen ekzistas diferenco inter ili kaj tiu prezidanto de l' Germana Respubliko demokratia, kiu en oktobro 1923 promesis kaj ordonis la atakon de la monarĥiema militistaro kaj oficiraĉaro kontraŭ la ruĝa, socialista Saksio. Certe, estas necese kon- kludi, por la protekto de la laborantaj masoj de Sovetlando, pacon kun la naj- baraj ŝtatoj, eĉ se ili „estas reakciaj, ĉar la popolo de Sovetio bezonas nun pacon por labori. Se Sovetio deklarus militon al Japanio, k-do 300 certe ekkrius: “Soveta imperial- ismo!“ Ĉar Sovetio faras pacon. kun Ja- panio, li parolas pri “imperialistaj streĉoj". Nek paco nek milito trovas lian aprobon. Kion do devus fari Sovetio por: lin kon- tentigi Eble memmortigon? Sovetio ne bezonus kompromiseti kun Japanio se la politikaj amikoj de k-do 300 en la tuta mondo, anstataŭ kaluninii Sovetion kaj eksciti la proletariojn kon- traŭ ĝin, ĝin helpus kaj apogus. K-do 300 certe scias ke HĤinio kaj Hindio estas ekspluatataj kaj subprem- ataj de -la grandaj imperialistaj potencoj okcidentaj. Ĥinio estas duonkolonio, Hindio estas kolonio de la financestraro tutmonda. Subteni tiujn landojn kontraŭ la rabistoj, signifas batali por la sub- premataj masoj, kontraŭ subpremo, kon- traŭ kapitalismo kaj imperialismo. Ekzis- tas du formoj de proletaria eksterpolitiko: Mac Donald ĵetigis el aeroplanoj bombojn sur la pacajn vilaĝojn de la kolonipopoloj; Sovetio defendas la koloniojn kontraŭ tiaj kapitalistaj metodoj. Kiu eksterpoli- tiko estas pli proletaria?