Paĝo:Sennaciulo - 7 Majo 1925.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

K-do 300 ĝis fino de. sia vivo vane atendus la socialismon, se la. proletaria eksterpolitiko de Sovetio ne malfortigus la kapitalistajn ŝtatojn, ne plipotencigus la klasbatalon de la proletarioj de la ka- pitalistaj landoj— per revoluciigo de la kolonioj. Argumentoj kiel tiuj de k-de 300 ne kondukas al la vojo de la posteuloj de Karl Marks, sed al tiu de la adorantoj de Bismarck kaj de Thiers. Lucien Revo. KRONIKO Ĉekoslovakio. Holeischen. Kurso malfermita en popola lernejo por. komencantoj kaj progresintoj. Partoprenas laboristoj, oficistoj kaj studentoj, entute 15 p. Gvidas k-do Schweinfurter. 4102.


Hungario. La esp. sekcio de la grupo de la “Naturamikoj en Ujpest deziras oficialan interrilaton kun la alilandaj esp. sekcioj por povi pli rezulte propagandi por nia movado. La sekcio kiu havas 20 membrojn, spertis tre favoran ak- cepton de esp. en hungarl. naturamika mo- vado. Ciuloke la naturamikoj kunlaboras kun la esp-istoj, kursoj komenciĝas. Last- okaze ankaŭ la centra sekretario k-do Bru- miller,“ eklernis esp., laŭ kies instigo la hungarl. “Naturamika Asocio'“ proponos dum la tutmonda kongreso la oficialan al- prenon de esp. Fratoj! Helpu ni unu la alian! Sendu korespondaĵojn al Sandor Jos., Erzsebet-u 43, Ujpest. Italio. Ankaŭ en Italio oni starigis la Komfrakcion el membroj de SAT. La interesiĝantaj k-doj bonvolu peti la adreson pere de la partia “interna vojo“. Polio: Lublin. La en n-o 10 de “Sennaciulo“ men- ciitajn kursojn ĉe la Lublina kooperativo finis sukcese 12 personoj, la arestitan gvidanton de ĉi-kursoj (K-don Z.) bone kaj ofereme anstataŭis k-do Halpern.— Por ĉi-kursanoj la Lublina filio de “Laboro“ komencas nun organizon de meza kurso, kiun parton prenos ankaŭ la malpli perfektaj absolvintoj de antaŭ-lastjaraj kursoj.— Antaŭ la proceso de Lublinaj Kooperativistoj, al kiuj apartenis ankaŭ nia k-do Z., la ĉi- tiea t.n. “neŭtrala, sed envere ŝovinista loka grupo de “Pol-E Anoj“ publikigis en la loka gazeto deklaron, el kiu ni citu la jenajn frazojn: “Ni havas nenion komunan kun la kursoj de Esperanto, estantaj ĉe la Lublina Kooperativo— kaj ankaŭ ne estas respond- eblaj pro tiuj Esperantistoj, kiuj uzas la lingvon Esp. por siaj politikaj aŭ partiaj celoj.“— En niaj politikaj rilatoj tia deklaro estis nenio alia, ol nur simpla, ordinara, kaj krom tio falsa denunco. (Car k-do Z. estas konata senpartiulo). Sapienti sat! (sufiĉas al saĝulo). Sovet-Unio. Ĉita (Orienta Siberio). En komenco de marto ĉi-tie organiziĝis SAT-grupo el 8 gesatanoj. Ciusemajne oni havas regulajn kunvenojn (ĉiudimanĉe je la 4a posttagmeze). La grupo celas studi kaj pridiskuti “Sennaci- ismon“ kaj diversajn SAT-demandojn, orga- nizi kaj plivigligi tradukadon el “Sennaciulo“ kaj por ĝi, kaj ankaŭ plivigligi SAT-propa- gandon en Cita.| La grupo konsistas preskaŭ tute el ge- junularo, sed tamen laboras vigle kaj laŭ- |. plane. Dum la kunvenoj kaj oftaj recipro- kaj interrilatoj la gegrupanoj uzas eksklu- zive Esperanton. K.F. kaj V. B. — Ĉito havas iom pli ol 80000 loĝantojn (antaŭ revolucio ĝi havis nur 45000 loĝ.)

kaj estas centro de nia movado en ekstrema oriento. La movado ĝojige kreskas, SAT- grupo (vidu supre) konsistas el plej agemaj kaj konsciaj esperantistoj kaj la grupo emas plukreski. Oni devas konstati ke ĉie 'en Siberio tiel nomataj neŭtraluloj montras sin kiel velkemaj abstraktuloj, kiuj ĉiam kaj kun ĉio konsentas. lli estas mi- rinde bagatelema popoleto, kiu ŝajne ekzistas nur por ĝui sonojn de parolo kaj por akordigi: movojn de lango kun movoj de piedoj en dancoj kun fraŭlinoj. Cito havas nun 115 registritajn esperantistojn. estas fluparolantaj. Plejparte ili estas stud- antoj— tiloj de malriĉaj laboristoj, vilaĝanoj kaj oficistoj.= En marto ili decidis fondi en Cito organiz- aĵon de Sovetlanda esperanta Unuiĝo kaj elekti komitaton por tuta gubernio: La movadon gvidas junaj instruistoj Baĵenov, Usolcev kaj aliaj.— Nova generacio estas pli inklina al novaj ideoj kaj movadoj. Inter maljunuloj (eĉ inter komunistoj aŭtunaĝaj) nia laboro estas nature vana. Propagand- istoj, notu ĝin bone!„ Lastatempe esp. en Cito disvastiĝas inter instruistoj de elementaj lernejoj (unua ŝtupo). Instruistoj de superaj lernejoj nature estas surdaj al nia movado (ja diplomitaj kleruloj estas spirite sklavigitaj de malnova burĝ- ordo, kiu malemas komunigi laborilojn kaj lingvojn). Oni devas noti jenan imitindan fakton. Studantoj de laborista fakultato en Cito antaŭ kelkaj monatoj unuanime kaj tutamase rifuzis lerni malfacilan anglan lingvon, kiun trudis al ili estraro. Anstataŭ malfacila kaj stultiga fremda lingvo ili pos- tulis Esperanton 50-foje pli facilan. Kaj la estraro ... cedis.- Kresko de nia mov- ado ne eblas sen konfliktoj kun malnovanoj. M. Krjukov. Irkutsk. Esperanta Societo tie ĉi estis fondita ĝuste en jaro de revolucio, en 1917. Kiel ĉie esperanto en la urbo disvastiĝas precipe inter junularo. al nia ideo, ol tiel nomataj kleruloj pro ega simpleco kaj facileco de nia lingvo. “Kler- uloj“ povas lerni malfacilajn fremdajn ling- vojn ĉar havas multe da mono kaj da tempo senokupa. Sed ne forgesu, ke “duonkler- uloj“ nature devenas el proletaro, kiu kler- iĝas nur per “kupra mono“. Malriĉaj stud- antoj Juskoviĉ, Lesnikov kai Majzlis fondis en irkutska universitato (kiu nun havas pli ol 2000 studantojn) Satgrupon. ĉiujn ŝancojn per kreski. Sed la movado havas pli bonan sukceson en nesuperaj lernejoj inter junaj lernantoj 14—17-jaraj. Mi notu jenan fakton, kiu devas havi ne absolutan, sed principan signifon. Spite al insistoj de “aŭtoritataj“ instruistoj negranda grupo da lernantoj en lernejo de Lomonosov (Panasjuk, Poluŝin, Isaĉenko, Suhov kaj 3 aliaj) sukcesis ŝovi sian “numeron“ en oficialan vesperon dediĉitan al memoro de parizaj komunistoj. (18. marto). lli faris raporton pri lingvo intern., akorde kaj vigle kantis veran “Internacion“ en nia sennacia lingvo, deklamis versojn kaj sennaciecajn proverbojn kaj laŭte hore kriis saluton al parizaj komunistoj: “ni daŭ-rigas vian faron ktp.“ La instruistoj de la lernejo poste diris, ke la numero estis plej sukcesa en la vespero ĉar ĝi spiris neatenditan freŝecon kaj novecon. Baldaŭ oni devas atendi en la lernejo “ribelon“ de lernantoj, kiuj postulos enkondukon de esp. anstataŭ stulte malfacilaj fremdaj lingvoj. M. Krjukov. Kievo. 2. nov. estis oficialigita Kieva gub. fako de SEU. Gubkomo estas konstruita en 4 sekcioj: 1. Organiza (k-do Fedotov). 2. Pedagogia (k-dino Lisiĉnik). 3. Interlig- Informa (sama). 4. Studenta (k-do Skulen- ko). K-do Devjatnin reprezentas regnajn esp. kursojn, tri k-doj la Kievajn superajn lernejojn. En K. esp. nun vigle disvastiĝas. Funkcias sekvantaj grupoj: 1. en Politeknika Instituto. 2. en Elektra Teknikumo. 3. ĉe Instituto de Popola Klerigado kaj ĝia labor-

El ili 70|: “Duonkleruloj“ pli inklinas- Ĝi havas |.

fakultato. 4. ĉe 47a laborlernejo. 5. ĉe konservatorio. 6. ĉe blinduloj kaj invalidoj. Grupoj estas organizitaj en Fastovo, Cer- kasi kaj eĉ en vilaĝo Fkarooka. Interrilatoj ekzistas kun Beloja-Cerkov kaj Cernigov. Gubkomo entreprenas nun grandan laboron inter Kieva junularo kaj pioniroj. La inter- ligsekcio petas ĉiujn junulajn aŭ profesiajn. organizaĵojn dezirantajn interligiĝi kun kon- formaj Kievaj organizaĵoj sin turni al k-dino Lisiĉnik laŭ adr. Gubkomo de SEU, Feno- kekleevskaja 32, kv. 23. Pri rezultoj de la- boroj ĉe junularo sekvontan fojon. “ao:; e eL (3632). Minsk. 1-a Minska distrikta konferenco (Blank- rusio) de esp-istoj organizigis fakon de l'in-- ternacia laborula kunligo. Cefa celo de tiu ĉi fako: evidentigi praktikan uzeblecon de espo por revolucia soveta proletariaro. Ciuj. esp. kaj neesp. lab. org-aĵoj sendos siajn poŝtaĵojn en nomitan fakon kaj tiu ilin tra- dukos kaj sendos laŭcele. Nia tasko inokuli al ĉiuj lab-istoj kaj lab. org-aĵoj bonan kuti- mon— korespondadi kun eksterlando kaj por afero de liberigo lab-ista, faros pli gran- dan sukceson, ol eĉ gazetoj kaj montoj da flugfolioj. Ni petas ĉiujn esp-istojn: sendu al ni adresojn de lab. org-aĵoj, korespon- dantaj, junulaj, partiaj, profesiaj ktp., sendu art. pri via vivo kaj al. aĵoj. MNi estos nia- flanke farantaj la samon. Nia adreso: So- vet-Unio, Minsk, Leningradskaja 6, Minska distrikta komitato de SEU, P. Kirjuŝin (4425). 9. apr. okazis distr. konferenco de lokaj esp-istoj. Ĝi sendis telegramojn al multaj rev. org-aĵoj sovetaj kaj internaciaj. Tut- blankrusia konferenco okazos.. 28. majo. Taŝkent. Taŝk. SAT-grupo enhavas 109 mem- brojn (aktivaj 14, aspirantaj— 84, subten- antaj— 11). Komitatanoj: k-doj Sokolov, Koblov, Egorov. Kunvenoj merkrede (ripoz- tago en Uzbekistan), dufoje dum monato. Dum tiuj kunvenoj oni faras raportojn di- verstemajn:: SAT kaj UEA, Kiel rilatas marks- istoj al lingvo intern., esp-movado tutmonda, ĉu bezonas espon kompartio, komjunularo,. pioniroj ktp. Dum la ĝenerala kunveno (3. 4.) oni decidis aranĝi SAT-semajneton por SAT, propagando kaj varbado de novaj membroj- Dum tiu semajno ĉiu grupano devas peni. varbi 3 personojn. La varbado okazas laŭ certaj instrukcioj. Por lokigo en la mur- gazetoj de siaj org-aĵoj, la k-doj „ricevas skribmaŝine presitajn raportojn. Gis nun Taŝk.SAT-anoj aĉetis pere de la grupoakciojn de Eldon-Kooperativo por 36 dolaroj. K.K. Radio (Neŭtrala movado) Nian legantaron interesos certe ekscii, ke dum la Kongreso de amatoroj de Radiotele- fonio, okazinta en Paris, de la 14. ĝis 18. de aprilo, estis voĉdonata deziresprimo por la enkonduko de esperanto. Notinde estas, ke kvar proponoj estis' submetataj al la Kon- greso pri la lingva temo: unu por la angla lingvo, alia por esperanto, tria por ido kaj kvara por interlingua. Post longa kaj vigla. diskuto la poresperanta propono estis akcept- ata preskaŭ unuanime. Esperanto kaj radio Dresden. La Radio- kaj Esperanto-unu- iĝoj!) kontraktis jenon: 1. reciproka korporacia aniĝo, 2. reciproka. kotizo de sama alteco, 3. reciproka publikigo. de unuiĝaferoj kaj aparte gravaj sciigoj, 4. re- ciprokaj kursoj kaj paroladoj, 5. reciproka: liverado de po 2 ekzempleroj de la fakgaze- toj, 6. pluaj reciprokaj liveradoj de gazetoj je esceptaj kondiĉoj, 7. peras la Esperanto~- unuiĝo al la Radio-Stacio, helpe de ekster- landaj interrilatoj, radio-ĵurnalojn el la tuta mondo. (Laŭ: “Der Sdchsische Funk“ [18E H. Wotschke-Dresden).


1) Neŭtralaj (burĝaj).