Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO




AKTO I




SCENO I
Teraso antaŭ la palaco Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.


Bernardo
He! Kiu?
francisko
He! Kiu? Halt’! Respondu: kiu iras?
Bernardo
La reĝo vivu!
francisko
La rego vivu! Ĉu Bernardo?
Bernardo
La rego vivu! Ĉu Bernardo? Jes
francisko
Vi akurate venis al la servo!
Bernardo
Dekdua horo sonis. Iru dormi.