Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

horacio
Ĉu la apero nun denove venis?
bernardo
Nenion vidis mi.
marcello
Nenion vidis mi. Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu,
horacio
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
bernardo
Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
horacio
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.
bernardo
Kaj vi rakontu. En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ćiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni — mi kaj Marcello —
Ekvidis…
marcello
Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)