Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malbonan faris mi? Sed mi memoras, Ke sur ĉi tiu ter' malbono ofte Laŭdata estas, kelkafoje fari Bonaĵojn oni nomas malsaĝeco: Do kiel mi virinan senkulpigon Pretendas, ke malbonon mi ne faris?

Venas Mortigistoj.

Kiuj estas tiuj ĉi?

UNUA MORTIGISTO.

Kie estas via edzo?

GRAFINO MAKDUFO.

Mi kredas, ne en tia malsanktejo, En kiu tia homo, kia vi, Lin povos trovi.

UNUA MORTIGISTO.

Li perfida estas.

FILO.

Harega sentaŭgulo, vi mensogas!

UNUA MORTIGISTO.

Kokido, kion?

Frapanto lin por ponardo.

Fiŝid' de perfideco!

FILO.

Mi mortiĝis, Patrino: kuru for, mi petas vin!

Li mortas.

</poem>

|}

Grafino Makdufo foriras, kriegante «Mortigo!» La mortigistoj foriras post ŝi.


Sceno III

SCENO TRIA

Anglujo. Antaŭ la reĝa palaco.

Venas MALKOMO kaj MAKDUFO.


<poem>MALKOMO.

Ni trovu dezertejon, por ellasi La larmojn, kiuj premas niajn brustojn.