Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKDUFO.

Plibone ni mantenu niajn glavojn Mortigajn, por defendi la patrujon, Kuŝantan sub kalkano de tirano. Plivastiĝadas ĉiutage krioj De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj, Frapante la ĉielon, kiu eĥas Responde, kunplorante kun Skotlando.

MALKOMO.

Mi ekproklamos ĉie la bezonojn De mia lando, laŭokaze ilin Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris, Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon De ni celatan. Tiun ĉi tiranon Abomenindan oni kredis justa Antaŭe: vi lin amis, li malbonon Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas Junulo; kaj vi eble konsideros, Ke saĝe estos min oferi, kiel Ŝafidon, por eviti la koleron De tiu ĉi demono.

MAKDUFO.

Mi ne estas Perfida.

MALKOMO.

Sed Makbeto estas. Foje Grandanimulo povus deflankiĝi, Por elplenumi reĝan komision. Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi Naturon vian; la anĝeloj havas Brilecon, kvankam la plej brila falis: Se eĉ malvirto portus veston helan, Mienon sian propran havus virto.