Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKDUFO.

Mi malesperas.

MALKOMO.

Viaj agoj igis Min dubi vian viran fidelecon; Ĉar kial vi la filon kaj edzinon— Ligilojn alteprezajn de la amo— Forlasis, ne dirinte adiaŭon? Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj, Vin malhonori ŝajnas—kion ajn Mi pensu, eble vi justulo estas.

MAKDUFO.

Sangadu, kompatinda patrolando! Starigu, tiraneco, vian bazon, Justeco vin ne povas kontraŭstari; Ĉar la suferoj de patrujo nia Prezentas garantion de titolo Al la tirano; nobelul', adiaŭ: Mi ne la rolon ludus de l' fripono, Al kiu vi aludas, por ricevi La tutan havon de la uzurpinto, Kun la riĉaĵoj de la oriento.

MALKOMO.

Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia, Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas; Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas: Mi kredas, ke por la subten' de miaj Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos, Ĉar multaj miloj jam de Anglolando Promesis sindoneme sian helpon.