Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon De la tirano havos sub piedoj, Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo, La kompatinda patroland' enhavos Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli Da suferado pro la malbonaĵoj De la reĝonto.

MAKDUFO.

Kia estas li!

MALKOMO.

Min mem pridiras mi, mi, kiu havas Enradikitajn tiamaniere La malpuraĵojn de malvirto mem, Ke, kiam ili estos malkaŝitaj, La nigra koro de Makbeto ŝajnos Neĝblankan veston porti, kaj regatoj Lin taksos kiel ŝafon, en komparo Kun la senmezuregaj kruelaĵoj De mi, la lupo.

MAKDUFO.

Ne el la legioj De la infer' flamanta povas veni Diablo pli praktika je malbono, Ol mem Makbeto.

MALKOMO.

Mi lin konas kiel Sangaman, avareman, perfidulon, Malican, kulpan je la tuta aro De pekoj: sed al mia volupteco Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj, Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus Ne kontentigi miajn amdezirojn; Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn