Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por kontraŭstari ilin, mi disbatus Laŭ mia volo: ja plibone estus Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu.

MAKDUFO.

Vere Senlima malĉasteco la naturon De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis La fruan nenecesan renversiĝon De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu La vian supreniri: ĉar vi povos Indulgi en sekreto viajn pekojn, Dum vi ŝajnigas rolon de ermito. Sufiĉe da virinoj plej cedemaj Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos Por plaĉi vian malĉastecon,—kiu Similas al vultur' glutama,—kiam L' amindamanto estas la reganto.

MALKOMO.

Kun tio en mi kreskas avareco Supera, tia ke, se mi fariĝus Regnestro, mi forigus la nobelojn, Por ke proprigu mi al mi iliajn Bienojn; mi de tiu la juvelojn Dezirus, de alia la domegon. Ju pli mi havus des pli mi sopirus: Falsanto, mi per novaj dokumentoj Pretendus punojn kontraŭ la justuloj, Per konfiskado de la posedaĵoj Pliriĉigante min.

MAKDUFO.

La avareco Ol malĉastec' radikon pli profundan Prezentas, kiu pasas kun juneco,