Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis: Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio Eltolerebla estas kunigate Kun kelkaj bonaj ecoj.

MALKOMO.

Mi neniajn Posedas: tiujn, kiuj plinobligas Animon reĝan, kiel la justeco, Vereco, modereco, sindoneco, Persisto, kompateco, humileco, Kuraĝo, pacienc', animforteco, Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas De ĉiu krim' la formojn diversigi Multmaniere. Se mi povus, mi Preferus la ĉielon kun infero Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi, Internacian pacon elforigi.

MAKDUFO.

Skotlando, ho Skotland'!

MALKOMO.

Ĉu tia viro Regnestri devus, diru, ĉar mi havas Naturon vere tian.

MAKDUFO.

Tia viro Ne devus vivi. Ho naci' mizera, Kun uzurpinto sangtrempita, kiam Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam La vera heredant' de via trono, Kalumniante sian rason, staras Memkulpiginto? Via patro estis