Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sanktulo: la reĝin', patrino via, Pli ofte sur genuoj ol piedoj, Senvivan vivon vivis, diservante. Adiaŭ! La rakonto pri vi mem Kaj viaj ecoj min ekzilas de Skotlando. Mia kor', esperoj viaj Ĉi tie mortas!

MALKOMO.

Ho Makdufo, via Pasio nobla, de bonec' naskito, Elviŝas el animo mia nigrajn Suspektojn, min certigas pri honoro Kaj fidindeco via. Jam Makbeto Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj Min fari sia, kaj prudento vera Malhelpas min tro rapidege agi: Sed Dio ĉiopova traktu inter Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos Laŭ via direktilo: mi maldiras Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn, Kaj neas ilin kiel malveraĵojn: Virinon mi neniam malĉastigis; Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ Avaris miajn proprajn heredaĵojn; Neniam trompis per parolo mia, Nek la diablon mem perfidi volus Al lia egalulo; al mi plaĉas Ne malpli vero, ol la vivo mem. Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere Mi estas, de vi restas disponebla, Kaj de patrujo mia kara, kien