Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sivardo, kun dek mil armitoj, iris, Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis. Nun ni ekiru kune, kaj sukceso Respondu al apero nia justa! Sed kial vi silentas do?

MAKDUFO.

Diraĵoj, Jen plezurigaj al mi kaj jen male Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj.

Venas Kuracisto.

MALKOMO.

Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros?

KURACISTO.

Sinjoro, jes: nun kompatindularo Atendas, por ke li mantuŝu ilin: Plej fortaj provoj de la kuracarto Iliajn malsanegojn malsukcesis Formovi; sed je la mantuŝo reĝa— Ĉar Di' sanigan povon al li donis— Ekresaniĝos ili.

MALKOMO.

Mi vin dankas.

La kuracisto foriras.

MAKDUFO.

Kiel sin nomas tiu malsanego?

MALKOMO.

Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»; Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon Miraklojn fari. Kiamaniere De Dio li ĉi tiun povon havas, Nur scias li: sed multajn malsanulojn, Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn, Pri kiuj malesperis kuracistoj, Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ