Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iliaj koloj specon da monero, Samtempe al la sankta Di' preĝante, Kaj oni diras, ke l' heredontaro Sinsekve tiun benon kuracartan Ricevos. Kun ĉi tio li posedas La dian profetarton, kaj per dotoj Similaj rimarkindaj de persono Kaj de spirito estas li benita.

Venas Rosso.

MAKDUFO.

Rigardu, kiu venas tien ĉi.

MALKOMO.

Sampatrujano mia; sed mi ne Lin konas.

MAKDUFO.

Mia kuzo tre afabla, Ĝojege mi revidas vin.

MALKOMO.

Mi nun Lin konas. Bona Dio laŭokaze Finigu nian longan apartiĝon!

ROSSO.

Amen, sinjoro.

MAKDUFO.

Ĉu Skotlando statas Kiel antaŭe?

ROSSO.

Kompatinda lando, Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante, Ne povas nomi sin patrujo nia, Sed nia tombo; kie nur ridetas Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj, Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj