Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De kordoloro ŝajnas ordinara Eksento, ordinara de mortintoj Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas En si la ĝojon de la viv', ne scias Ĉu morto per perforto aŭ perfido Neatendite frapos ilin, antaŭ Ol velkos la floretoj, kiujn ili Sur siaj ĉapoj portas.

MAKDUFO.

Ho, rakonto Preciza, sed tro vera!

MALKOMO.

Ĉiu horo Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas.

MAKDUFO.

Kiel edzino mia statas?

ROSSO.

Bone.

MAKDUFO.

Kaj la infanoj?

ROSSO.

Bone ankaŭ.

MAKDUFO.

Do ne Maltrankviligis ilin la tirano?

ROSSO.

Trankvilajn tute mi forlasis ilin.

MAKDUFO.

Ne estu vortŝparema, sed parolu.

ROSSO.

Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis, Por diri la rakonton kortuŝantan, Mi aŭdis, ke arego da bravuloj