Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam interligis sin ribele—kion Al mi konfirmis forte la vidaĵo De granda soldataro de l' tirano: Nun helpon ni bezonas; via sola Ĉeesto en Skotlando amasigus Soldatojn, bataligus eĉ virinojn, Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi.

MALKOMO.

Konsolu ilin per sciigo, ke Ni tien iras: ĉar la bona reĝo De Anglolando al ni komisiis Sivardon bravan kun dek mil armitoj, Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta, Soldato estas inter kristanaro.

ROSSO.

Mi volas, ke respondan konsoladon Mi povus doni! Sed paroloj miaj En la aero de l' dezerto volus Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin Orelo homa.

MAKDUFO.

Ĉu rilatas ili Al la afero ĝenerala, aŭ Privata?

ROSSO.

Ĉiujn honestulojn ili Koncernas, sed vin ĉefe.

MAKDUFO.

Se min mem, Eldiru al mi tuj novaĵon vian.

ROSSO.

Oreloj viaj ne al lango mia Malamon sentu, kiu nun aŭdigas