Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al ili la plej malĝojigan sonon Elparoleblan.

MAKDUFO.

Hm! mi ĝin divenas.

ROSSO.

Kastelon vian oni ekokupis Subite, kaj edzinon vian kaj Infanojn oni buĉis kruelege. Se mi aldirus la detalojn, tio Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ Al la buĉad' de la gemortigitoj.

MALKOMO.

Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel Per la ĉapelo, kamarad', la frunton; Esprimu buŝe kordoloron, kiu Ne parolate pruvas, ke la koro Elkrevas.

MAKDUFO.

Ĉu vi diris ankaŭ miajn Infanojn?

ROSSO.

Jes, edzinon, kaj infanojn, Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis.

MAKDUFO.

Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ?

ROSSO.

Mi diris.

MALKOMO.

Konsoliĝu: kuracilojn Ni faru el ĉi tio, por kuraci Per venĝo nia kordoloron nian Mortigan.

MAKDUFO.

Li infanojn ne posedas. Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu