Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera! Ho, tutan mian belan kokidaron Kun la patrino, senkompate?

MALKOMO.

Devas Vi kiel viro ĝin batali.

MAKDUFO.

Certe Mi tion faros, sed mi kiel viro Ĝin devas senti. Mi ne povas ne Memori, ke ĉi tiuj geamatoj Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj. Ĉu Dio rigardante ne protektis La senkulparon? Oni frapis ilin Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj Okazis la buĉado, sed pro miaj. Ripozu ili nun en paco!

MALKOMO.

Tio Ĉi estu do al vi la akrigilo De via glavo: kordoloro vin Ekkolerigu, al vi ne dormigu La sentojn, ilin veku.

MAKDUFO.

Ho, mi povus Virinan rolon ludi je l' okuloj, Kaj venĝon fanfaroni per la lango! Sed, kompatema Dio, mallongigu La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan Al mi konduku; en la tuja trafo De mia glavekbato lin starigu: