Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Se li el pun' severa elturniĝos, Lin ankaŭ Dio senkulpigu!
MALKOMO.
Bravan Arion vi nun kantas. Ni rapidu Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj: Ni nur bezonas forpermeson. La Rikolto maturiĝas al la manoj De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj. Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago: Post longa nokto venas fine tago.
Ili foriras.
</poem>
|}