Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

SINJORINO.

Estas certe, ke ŝi priparolis tion, kion ŝi ne devis priparoli; nur Dio scias tion, kion ŝi spertis.

GRAFINO MAKBETO.

Jen, ankoraŭ restas la odoro de l' sango: la tuta parfumaro de Arabujo ne povus bonodorigi tiun ĉi maneton. Ho, ho, ho!

DOKTORO.

Kia sopirego! Ŝi havas la koron zorgpremitan.

SINJORINO.

Mi ne volus havi en la brusto tian koron pro kia ajn korpa nobeliĝo.

DOKTORO.

Bone, bone, bone.

SINJORINO.

Dio volu, ke tiel estu, sinjoro.

DOKTORO.

Tiu ĉi malsano estas de mi tute nekuracebla: tamen mi konis kelkajn somnambulintojn, kiuj dece mortis en lito.

GRAFINO MAKBETO.

Lavu la manojn, surmetu la ĉambroveston. Ne paliĝu.—Mi ankoraŭ diras, ke Bankvo enteriĝis: li ne povas eliri el la tombo.

DOKTORO.

Ĉu vere?

GRAFINO MAKBETO.

Al lito, al lito! Oni frapas ĉe la pordego: venu, venu, venu, donu al mi la manon. Faro farita ne estas malfarebla. Al lito, al lito!

Ŝi foriras.

DOKTORO.

Ĉu ŝi nun enlitiĝos?

SINJORINO.

Jes, tuj.

<poem>DOKTORO.

Strangaĵojn oni diras: nenaturajn Suferojn naskas nenaturaj faroj. Spiritoj kulpaj diras la sekretojn