MAKBETO.
Alportu ĝin post mi[1]. Ne timos mi pri morto aŭ veneno, Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno.
DOKTORO. (Flanken).
Se nur de Dunsinano mi forirus, Nenia pago reen min altirus.
Ili foriras.
</poem>
|}
Sceno IV
SCENO KVARA
Kamparo proksime de la Birnama arbaro.
Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, maljuna SIVARDO, kaj lia FILO, MAKDUFO, MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, ROSSO, kaj soldatoj, kiuj marŝas.
<poem>MALKOMO. Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagoj Alproksimiĝas, kiam ĉiu homo Kastelon sian trovos sendanĝera. MENTETO. Ni ne ĝin dubas. SIVARDO. Kiel oni nomas Arbaron tiun? MENTETO. La arbar' Birnama. MALKOMO. Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon, Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel ni Elkaŝos de militistaro nia La vicojn, kaj la malamikoj faros Malĝustan takson pri ilia nombro.
|