Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKBETO.

Tion do kuracu. Ĉu vi ne povas al spirit' malsana Almeti kuracilon, elradiki El la memoro korŝirantan zorgon, Forigi el la cerbo malĝojaĵojn, Kaj per dormiga dolĉa forgesilo Eligi el la brusto tiun ŝtofon Premigan al la koro?

DOKTORO.

Pri ĉi tio La malsanulo devas sin kuraci.

MAKBETO.

Forĵetu drogojn al la hundoj, mi Malŝatas ilin. Vestu min per mia Armaĵo, donu al mi la bastonon. Setono, sendu for; Doktor', la grafoj Forlasas min.—Rapidu.—Se vi povus, Doktoro, analizi la urinon De mia lando, kaj diagnozante Eltrovi la malsanon, kiun ĝi Suferas, per laksiloj purigante, Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos, Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥante Rebatus miajn vortojn. Senvestigu Min je l' armaĵo, kia do seneo[1], Rabarbo, aŭ laksiga drogo povus La anglojn fortimigi el la lando? Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno?

DOKTORO.

Jes, via Moŝto; viaj preparigoj

Sentigas sin.

  1. Seneo = senna, séné fr.