Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Honoro, amo, obeemo, aroj Da geamikoj, mi ne povas havi, Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojn Mallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon, Flatadon, kiujn la mizera koro Rifuzi volus, tamen ne kuraĝas. Setono!

Venas Setono.

SETONO.

Kion deziras via Moŝto?

MAKBETO.

Kio Da nova?

SETONO.

Ĉio estas konfirmita.

MAKBETO.

Mi batalados, ĝis de miaj ostoj La karno falos dehakita. Donu Al mi armaĵon mian.

SETONO.

Ne ankoraŭ Vi ĝin bezonas.

MAKBETO.

Sed mi ĝin surmetu. Pli da rajdistoj sendu for, la tutan Kamparon por esplori; la timulojn Pendigu. Donu al mi la armaĵon. Doktoro, kiel la malsanulino Nun statas?

DOKTORO.

Ŝi ne havas, via Moŝto, Malsanon tiom, kiom korpremantajn Fantaziaĵojn, kiuj la ripozon Al ŝi malhelpas.