Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar mia kor' kaj forto de animo Skuiĝos nek per dubo nek per timo.

Venas Servisto.

Vizaĝon vian blankan la diablo En nigran ŝanĝu, vi malbravegulo! Kial vi tian elrigardon havas Anseran?

SERVISTO.

Estas dek mil—

MAKBETO.

Ĉu anseroj, Fripono?

SERVISTO.

Militistoj, via Moŝto.

MAKBETO.

Pikigu la vizaĝon, por ruĝigi Teruron vian, vi blankhepatulo. Sed kiaj militistoj, malsaĝulo? Animo via mortu! viaj vangoj, Pro timo, senkoloraj konsilantoj Al timo ŝajnas. Kiaj militistoj, Blankulo?

SERVISTO.

La militistaro angla.

MAKBETO.

Vizaĝon vian for de tie ĉi.

Servisto foriras.

Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas, Ĉar rigardante—ho, Setono!—Krizo La nuna min por ĉiam aŭ starigos Aŭ malstarigos. Jam sufiĉe longe Mi vivis: mia vivsezon' atingas L' aŭtunon kun la flava foliaro Velkinta, kaj benaĵojn, kiuj devus La maljunecon akompani, kiel