KATNESO.
Ni Antaŭen marŝu, por prezenti nin Al nia rajta reĝo obeemaj: ĝoje La kuraconton de patrujo nia[1] Malsana ni renkontu, pretaj verŝi Sangeron nian lastan, por forigi El nia lando la tiranon.
LENOKSO.
Verŝi Almenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos, Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronu Malbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu. </poem>
|}
Sceno III
SCENO TRIA
Dunsinano. Salono en la Kastelo.
Venas MAKBETO, DOKTORO, kaj SEKVANTARO.
<poem>MAKBETO. Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for! Ĝis la arbar' Birnama formoviĝos Al Dunsinan', mi ne al timo cedos. Malkomo, kia estas li! Ĉu ne Naskita de virino? La spiritoj, Spertuloj pri okazontaĵoj homaj, Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto, Neniu de virin' naskita povos Fariĝi via superanto». Iru, Perfidaj grafoj, kaj aligu vin Al anglaj manĝeguloj, se vi volas,
|