Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas La pastron, pli ol kuraciston. Dio Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu; De ŝi formovu ĉiujn difektilojn, Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton: Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas.

SINJORINO.

Doktoro, bonan nokton.

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno II

SCENO DUA

Kamparo apud Dunsinano.

Trumpetado antaŭ standardoj. Venas MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, kaj SOLDATOJ.


<poem>MENTETO.

L' armeo angla nun alproksimiĝas, Je la komando de l' reĝid' Malkomo, Sivardo lia onklo, kaj Makdufo: Flamigas ilin venĝa sangavido, Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj De ili subtenitaj eĉ monaĥon Al la alarmo sanga, senkompata, De la milito pikus.

ANGUSO.

Jes, ni ilin Renkontos apud la arbar' Birnama, De kie ili venas.

KATNESO.

Kiu scias, Ĉu Donalben' kun sia frato venos?

LENOKSO.

Sinjoro, certe ne: mi havas liston De l' eminentularo: de Sivardo La filo, kaj aliaj senbarbuloj De lia fruvireco, kiuj venas La provon fari.

MENTETO.

Kion la tirano Ekfaras?

KATNESO.

Li fortigas Dunsinanan Kastelon. Kelkaj diras, ke li estas Freneza; kaj aliaj, kiuj malpli Malamas lin, ĝin nomas furioza Kuraĝo; sed li siajn partianojn Ne povas fari obeemaj.

ANGUSO.

Liaj Mortigoj nigraj ligas liajn manojn, Ĉar novaj ribelantoj riproĉadas Perfidon lian; tiuj, kiuj servas Lin, tion faras nur pro la servado, Kaj ne pro amo: li la reĝan kronon Tro peza tro glitema trovas, kiel Ŝtelisto malgrandega la mantelon De grandegulo.

MENTETO.

Kiu tial povas Riproĉi tiun, kiu, disŝirate Pro devo al regnestro, kaj teruro Al la kruelaj faroj de l' tirano, Ekdeflankiĝas por ribeli?