Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno V

SCENO KVINA

Dunsinano. La internaĵo de la Kastelo.

Venas MAKBETO, SETONO, kaj SOLDATOJ. Tamburado antaŭ standardoj.


<poem>MAKBETO.

Pendigu la standardojn de l' eksteraj Muregoj, la ekkrioj timaj bruas Senĉese, «Ili venas»: la antikvaj Fortikaj bastionoj de ĉi tiu Kastel' de sieĝantoj la penadojn Mokridos: tie ĉi kuŝadu ili, Ĝis malsatego kaj tremfrosta febro Konsumos ilin: se ne jam kun ili Multegaj el aliĝintaro nia Kunigis sin, ni barbo kontraŭ barbo Renkontus maltimuloj la friponojn Kaj reen batus ilin.

Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo.

Kian bruon Mi aŭdas?

SETONO.

La ekkriojn, via Moŝto, De la virinoj.

Li foriras.

MAKBETO.

Preskaŭ mi forgesas La timan senton: estis tempo, kiam Nervaro mia nepre glaciiĝus Je l' son' de noktomeza ekkriego, Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj haroj Ekrigidiĝus je rakont' timiga: Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj,