Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun kiuj kutimiĝis miaj pensoj Mortigaj loĝi, kaj nenio nun Min eksaltigas.

Setono revenas.

Kial tiu krio?

SETONO.

Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto.

MAKBETO.

Ŝi devus morti pli malfrue, kiam Ni havus tempon por novaĵo tia. La temp' senhalte glitas, glitas, glitas, Apenaŭ rimarkebla de la homoj, Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos, Kaj la pasintaj tagoj nur kondukas Blindulojn al la tombo. Mallongviva Kandelo, estingiĝu! Ĉar la homo Promenas kvazaŭ moviĝanta ombro, La rolon ludas de aktor' mallerta, Sur la scenej' ne longe grimacanta, Kaj poste malaperas. Homa vivo Nur estas la rakont' de malsaĝulo, Freneze sensencaĵojn krieganta Sen ritmo kaj sen celo.

Venas Sendito.

Vi venas por paroli; tuj eldiru.

SENDITO.

Apenaŭ povas mi rakonti tion, Kion mi vere vidis.

MAKBETO.

Tamen diru.

SENDITO.

Dum mi sur la monteto staris garde, Birnamon rigardante, al mi ŝajnis, Ke la arbaro sin ekmovas.