Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKBETO.

Sklavo, Kaj mensogulo!

SENDITO.

Mi koleron vian Toleru, se ne estas vere: de Malproksimeco de tri mejloj ĝi Videbla estas,—ŝajne, arbareto Senhalte moviĝanta.

MAKBETO.

Se vi diras Malvere, de la arbo plej proksima Pendiĝos vi vivante, ĝis malsato Velkigos vin: se vere, mi ne plendus, Se vi la samon al mi farus. Al mi Ekmankas memfideco, mi ekdubas La dusencaĵojn de l' diablo, kiu Mensogas, kvazaŭ li la veron diras: «Ne timu, ĝis al Dunsinano venos L' arbar' Birnama»: kaj al Dunsinano Alproksimiĝas nun arbaro. Armu Vin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tio Veraĵo estas, nin egalvaloros Aŭ resto aŭ foriro. Mi komencas Enui eĉ pri l' brilo de la suno, Deziri la renverson de la mondo. Alarmon sonorigu! Vento, blovu! Ruino, venu! kiom ajn ni povu, Ni faru tiom, en armaĵ' mortante, Kaj brave ĝis la fino batalante.

Ĉiuj foriras.

</poem>

|}