Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno VI

SCENO SESA

Dunsinano. Antaŭ la Kastelo.

Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, MAKDUFO kun sia militistaro portanta arbbranĉojn.


MALKOMO.

Sufiĉas: nun deĵetu la foliajn
Ŝirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn.
Vi, inda onklo, kun la helpo de
Tre nobla filo via, la atakon
Kondukos: dum ni kune kun Makdufo
Laŭ la komand' plenumos niajn devojn.
Ĉe vi l' afero restas.

SIVARDO.

Bonan ŝancon.
Se ni hodiaŭ la tiranon trovos,
Ni velku, se batali ni ne povos.

MAKDUFO.

Elspiru nian bruan trumpetadon,
De sanga batalmorto minacadon.

Ili foriras.


Sceno VII

SCENO SEPA

Alia parto de la kampo.

Trumpetado. Venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Ligite al la fosto, kiel urso, Ne povas mi forkuri, sed deviĝas Batali. Kiu estas nenaskito