Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankoraŭ. Mi ne volas insulanojn Batali, kiuj estas nur dungitaj Por la milito, sed vin mem, Makbeto; Se ne, mi mian glavon eningigos, Senmakulitan: laŭ la bruo, kiun Mi aŭdas, kredas mi, ke altrangulo Proksime marŝas. Sorto, mi lin trovu! Kaj mi ne petos pli. </poem>

|}

Li foriru. Trumpetado post la scenejo. Venas Malkomo kaj maljuna Sivardo.

SIVARDO.

Ĉi tien, via Moŝto; la kastelon
Trankvile ekokupis ni; la aroj
De la tirano, vidu, ambaŭflanke
Batalas; brava estas la mieno
De l' grafoj en la batalado: ŝajnas,
Ke nun ni povas nin gratuli kiel
Venkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas.

MALKOMO.

Pli de la malamikoj ĉiuhore
Fariĝas niaj partianoj.

SIVARDO.

Plaĉu
Al vi eniri la kastelon.

Ili foriras. Trumpetado post la scenejo.


Sceno VIII

SCENO OKA

Alia parto de la kampo.

Venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Sed kial ludi rolon de Romano, La malsaĝulo, kiu memmortigis,