Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Falante sur la pinton de la glavo? Dum malamikoj restas, tranĉoj havas Sur ili pli agrablan elrigardon.

Venas Makdufo.

MAKDUFO.

Infera hundo, cedu vin!

MAKBETO.

El ĉiuj Mi vin evitis; sed retiru vin; Animo mia pezan la riproĉon Jam sentis pri mortigo de la viaj.

MAKDUFO.

Parolojn mi ne havas: mia glavo Enhavas la respondon: for, fripono! Sangsoifecon vian por esprimi, Paroloj mankus.

Ili batalas.

MAKBETO.

Vane vi klopodas: Egale vi l' aeron netranĉeblan Impresus per tranĉrando via, kiel Vi al mi sangellasus: vian glavon Faligu sur vundeblajn kapojn; vivon Mi havas ensorĉitan, sin cedontan Neniam al naskita de virino.

MAKDUFO.

Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo: Sciigu la demonon, kiun ĉiam Vi servas, ke el la patrina ventro Makdufo tromature elŝiriĝis.

MAKBETO.

La lango estu malbenita, kiu Al mi proklamis tion, ĉar la parton Pli viran de spirito mia ĝi