Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Difektis! kaj ĉi tiujn diablinojn De nun neniu kredu, kiuj trompas Per dusencaĵoj de sorĉart' la homojn, Laŭvorte plenumante la promeson, Sed kontraŭ tio, kion ni esperas. Je vi mi ne batalu.

MAKDUFO.

Do vin cedu, Timulo, kaj vivadu, por fariĝi Spektaklo plej ridinda de homaro: Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kiel La plej maloftajn monstrojn, subskribita, «Jen vidu la tiranon».

MAKBETO.

Ne, neniel Mi cedos min, por kisi la teraĵon Je la piedoj de Malkomo, aŭdi Ekkriojn malbenantajn de l' tumulta Popolamaso. Kvankam la Birnama Arbaro venis Dunsinanon, malgraŭ Ke vi min kontraŭstaras,—vi naskita Ne de virino—tamen mian eblon Mi provos, protektante mian bruston Per mia ŝild'. Makdufo, faru samon, Kaj havu la venkit' eternmalamon!

Ili foriras, batalante. Trumpetado.

</poem>

|}

Retirado. Trumpetado. Venas, inter tamburado kaj standardoj, MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, ROSSO, la ceteraj GRAFOJ, kaj SOLDATOJ.

<poem>MALKOMO.

Al niaj forestantoj mi deziras Feliĉan venon.