Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

SIVARDO.

Kelkaj devis fali: Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nian Triumfon aĉetita tre malkare.

MALKOMO.

Makduf' kaj via nobla filo mankas.

ROSSO.

La ŝuldon de soldato via filo Jam pagis, via Moŝto: li nur vivis Ĝis la printempo de la vira stato; Apenaŭ tiun staton li atingis, Senŝanceliĝe batalante, kiam Li kiel viro mortis.

SIVARDO.

Ĉu li estas Mortinta?

ROSSO.

Jes, kaj for de l' kamp' portita. Funebro via ne egalvaloru Indecon lian: tiamaniere Ĝi ne posedus limon.

SIVARDO.

Vundojn antaŭe?

ROSSO.

Vere, sur la brusto.

SIVARDO.

Do li de Dio estu la soldato! Se miaj filoj kun la haroj miaj Egalenombraj estus, mi dezirus Al ĉiu finon tiel noblan: jen Pri lia mort' sonorigado mia.

MALKOMO.

Sed pli da funebrado li meritas, Kaj mia devo estu ĝin plenumi.