Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

SIVARDO.

Li ne meritas pli: laŭ la rakonto, Li ludis inde sian rolon, kiam Ĉi tiun terscenejon li forlasis. Lin Dio benu! Ne senkonsoleblaj Ni restu, ĉar jen venas pli da niaj.

Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto.

MAKDUFO.

Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia. Jen, kie staras de la uzurpinto La malbenita kapo: ĉiuj estas Nun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitan De l' juvelar' de via regno trovas: Mi do iliajn pensojn nur esprimas Kaj bondezirojn, laŭte proklamotajn, Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!»

Trumpetado.

ĈIUJ.

Salutojn, Reĝo de Skotlando!

MALKOMO.

Ni ne intencas preterlasi multe Da tempo, antaŭ ol ni nian konton De amo saldos, kun vi kvitiĝante. Vi grafoj kaj parencoj miaj, mi Plinobeligas vin per la titolo De lordoj, la unuaj, kiujn tiel Skotland' honoris. Ĉion, kio restas Farinda, ni ekfaru kiel eble Plej frue, nome, la rehejmigadon De ekzilitoj niaj, forkurintaj De ruza tiraneco la intrigojn, La kulpigadon de la ministraro De tiu ĉi buĉist' mortinta kaj