Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dusencaĵparolado: Ho, eniru dusencaĵparolinto. (Frapado denove.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas? Jen angla tajloro, sendita ĉi tien, tial ĉar li ŝtelis specimenon de franca ŝtrumpo; eniru, tajloro; tie ĉi vi povos hejti vian gladilon. (Frapado denove.) Frapu, frapu; neniam trankvilo! Kia vi estas? Sed tiu ĉi loko estas tro malvarma por la infero. Mi ne volas ludi plu la rolon de diablapordisto: Mi intencis enlasi kelkajn el ĉiuj profesioj, kiuj vojaĝas sur florkovrita vojo al la eterna fajrego. (Frapado denove.) Baldaŭ, baldaŭ! Rekompencu la pordiston, mi petas. (Malfermas la pordegon.)

Venas Makdufo kaj Lenokso.



MAKDUFO.

Ĉu vi hieraŭ tiom malfruiĝis,
Ke vi ne levis vin je l' matenruĝo?

PORDISTO.

Ni ja festiĝis ĝis la kokkantado,
Kaj la drinkado estas incitilo
Al tri aferoj.

MAKDUFO.

Al kiuj tri?

PORDISTO.

Je mia honoro, al nazkolorigado, dormado, kaj urinado. Sentamon ĝi ekscitas kaj malekscitas; ĝi ekscitas la amdeziron, sed forigas la funkciadon; do, pri multa drinkado oni povas diri, ke ĝi estas dusencaĵparolilo al la sentamulo. Ĝi faras lin, kaj malfaras lin; ĝi instigas lin, kaj malinstigas lin; igas lin alproksimiĝi kaj malproksimiĝi; fine trompas lin per dormo, kaj, kulpiginte lin, ke li ne veran vorton diras, lin forlasas.

MAKDUFO.

Mi ja kredas, ke drinkado trompis vin per dormo kaj faris vin mensogulo hieraŭ nokte.

PORDISTO.

Tion ĝi faris, sinjoro; sed mi punrekompencis ĝin pro ĝia perfido, kaj estante, mi kredas, pli forta ol ĝi, mi sukcesis ĝin terenĵeti.