Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Egale sangkolorajn kun la viaj Jen vidu miajn manojn, sed mi hontus, Se mia kor' la saman elrigardon Ol via portus. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Mi frapadon aŭdas Ĉe l' suda enirejo: ni kuŝiĝu; Da akvo kelkaj gutoj nin purigos: Kiel facile do! kuraĝo via Forlasis vin. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Aŭskultu! oni frapas; Do vian ĉambroveston tuj surmetu, Pro timo, ke okaze ni aperu Gemaldormuloj. Do rekonsciiĝu.

MAKBETO.

Ne, per rekonsciiĝo mi konscios La faron. (Oni frapadas.) Veku per la pordfrapado Dunkanon! Se nur tio estus ebla!

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno III

SCENO TRIA

La sama loko.

Pordfrapado post la scenejo. Venas PORDISTO.


PORDISTO.

Jen, kia frapado! Se iu estus pordisto de l' inferaj pordegoj, ne estus fino al lia klopodo por ŝlosi kaj malŝlosi. (Frapado denove. Li parolas kvazaŭ li estus pordisto de l' inferaj pordegoj.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas, je l' nomo de la diablo? Jen farmamastro, kiu estas memmortiginto, antaŭtiminte tro da fruktoj: Venu frue: alportu sufiĉe da viŝiloj: ĉar, tie ĉi, vi elŝvitos. (Oni frapas.) Frapu! frapu! Kiu estas, je l' nomo de la alia diablo? Vere, jen dusencaĵparolinto, kiu laŭvice povis ĵuri por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia partio; kiu estis je nomo de Dio senmezura perfidulo, sed ne povis atingi ĉielon per