Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Sed kiu tiel kriis? Nobla Grafo, Animfortecon vian vi difektas, Dum vi rigardas preskaŭ frenezume La faron. Iru, kaj per manlavado Forigu l' abomenan kulpigilon. Pro kio vi reportis la ponardojn? Vi devus ilin tie lasi: for, La dormemulojn sange ŝmiru.

MAKBETO.

Mi Ne iros plu: mi timas eĉ la penson Pri mia faro; ĝin ankoraŭ vidi Mi ne kuraĝas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Al mi la ponardojn, Ŝanceliĝulo, donu: la dormantoj Kaj la mortintoj estas ne timindaj: Nur la okulo de infan' rigardas Pentraĵon de diablo time. Se li Sangadas, mi makulos la lakeojn Por fari ŝajnon de ilia ago.

Ŝi foriras. Oni frapas ĉe la pordego.

MAKBETO.

De kie venas tiu ĉi frapado? Kaj kial ĉiu bruo min timigas? Jen vidu, kiaj manoj! Ĉu la tuta Neptuna Oceano elpurigos El mia man' la sangon? Ne, la mano La senmezuran vaston de l' mararo Sangkolorigus, aliformigante La verdon en la ruĝon.

Revenas Ŝia Grafina Moŝto.