Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LENOKSO.

Ventegoj reĝis lastan nokton; kie Ni loĝis kamenkapoj forbloviĝis, Kaj tra l' aer' aŭdiĝis plendoj, strangaj Ekkrioj de mortantoj, antaŭdiroj Pri ekrompiĝoj de interrilatoj Intimaj familiaj, ŝtatmalsanoj Konvenaj al la dolorigaj tempoj De la jarcent'; la mallumama birdo La tutan nokton bruis: kelkaj diras, Ke la terglobo, kvazaŭ februmanta, Ektremis.

MAKBETO.

Estis nokto malkvieta.

LENOKSO.

Junulo mi antaŭe ne memoras Similan nokton.

Revenas Makdufo.

MAKDUFO.

Abomenaĵ' terura, de la koro Ne imagebla, nek de l' lang' direbla!

MAKBETO kaj LENOKSO.

Kio okazis?

MAKDUFO.

Rigardu la ĉefverkon de detruo, Mortigo malpiega jen perforte Enmarŝis la sanktejon de l' Sinjoro, Kaj ŝtelis la trezoron plej altprezan, La vivon mem.

MAKBETO.

Ĉu vi «la vivon» diris?

LENOKSO.

Vi volas diri lian reĝan Moŝton!