Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKDUFO.

Enpaŝu en la ĉambron por blindigi Okulojn viajn per la vid' de nova Gorgono: ne demandu la klarigon; Vidinte vi ĝin scios. (Makbeto kaj Lenokso foriras.) Ho vekiĝu! Alarme sonorigu. Perfideco! Mortigo! Bankvo, Donalben', Malkomo, Vekiĝu, dormon tiun ĉi plummolan, La nuran figuraĵon de la morto, Forĵetu, kaj rigardu morton mem. Jen kio vin terure frapos, kiel La veno de la tag' de l' lasta juĝo! Malkomo, Bankvo, kvazaŭ el la tomboj, Leviĝu, kiel senkorpuloj, por Vin konformigi al la teruraĵo! Ho, sonorigu. (Oni sonorigas.)

Venas Ŝia Grafina Moŝto Makbeto.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Kia do okazo Pravigas tian bruan trumpetadon, Vekintan gedormantojn tie ĉi? Parolu!

MAKDUFO.

Ho afabla sinjorino, Ne dece estas, ke orelo via Ricevu tion, kion mi parolus. Novaĵo tia en la ripetado Mortigus aŭdantinon. (Venas Bankvo.) Bankvo, Bankvo! Mortiĝis nia reĝa mastro.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho!