Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ho ve! ĉi tie?

BANKVO.

Kia kruelaĵo! Ho kara Dufo, kontraŭdiru vin, Dirante «mi eraris».

Revenas Makbeto kaj Lenokso.

MAKBETO.

Se mi nur antaŭ unu horo estus Mortinta, mi min kredus tre feliĉa, Ĉar de la nuna tempo ŝajnas, ke Nenio seriozan elrigardon Prezentas en la ordo de naturo: En homa vivo ĉio bagatelojn Posedas: velkis gloro kaj beleco: La veran vinon de la vivo oni Elflui lasis, kaj sub la arkaĵo Ĉiela restas nur sennutra feĉo.

Venas Malkomo kaj Donalbeno.

DONALBENO.

Kio malĝusta estas?

MAKBETO.

Vi ne scias! La font', la kapo, la fontano mem De via sang' ŝtopiĝis.

MAKDUFO.

Via patro Mortiĝis.

MALKOMO.

Ho, de kiu?

LENOKSO.

Ŝajne liaj Ĉambrogardistoj lin mortigis, kies Vizaĝoj, manoj, estis sangŝmiritaj, Kun la ponardoj, kiujn neviŝitajn Ni trovis sur la kapkusenoj: ili