Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malfermis la okulojn mirigite; Nenies vivon ili sciis gardi.

MAKBETO.

Eĉ nun mi pentas malsaĝecon mian, Ponardiginte la servistojn.

MAKDUFO.

Kial Vi tion faris?

MAKBETO.

Kiu povas esti Mirplena, saĝa, kolerega, kaj Samfoje sintenema? ne, neniu: La amo, kiu furioze brulis En mia brust', rapide preterpasis Prudenton, haltigilon de l' animo. Jen li—Dunkano—kuŝis, lia haŭto Arĝentkolora per la ora sango Strekita, kaj la tranĉoj elrigardon De buŝoj havis, pretaj je l' eniro De la ruino: jen la mortigistoj, Kolorigitaj laŭ metio sia, Ĉiu ponardo ĝis tenil' kovrita Per sango: kiu povus sin deteni, Havante koron de la am' kapablan, Kaj la kuraĝon, kiu tiun amon Vidigi povas per agado sia?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho, helpon! helpon!

MAKDUFO.

Helpu la grafinon.

MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.

Ĉu ni permesos per silento nia, Ke la plimulto kredu, ke ni mem Akceptas la rezonojn de Makbeto?