Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DONALBENO, en la orelon al Malkomo.

Sed ĉu ni tie ĉi parolos, kie La sorto, kvazaŭ el kaŝej', elsaltos, Kaj nin ekkaptos? For; ne estas tempo Indulgi niajn larmojn.

MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.

Larmojn, kiuj Eĉ nun apenaŭ povas sin deteni Pro nia kordoloro.

BANKVO.

La grafinon Tuj helpu. (Oni forportas Ŝian Moŝton.) Kaj, post kiam ni nin estos Vestintaj kontraŭ la malvarmo vintra, Kunvenu, kaj ĉi tiun monstran faron Esploru per persista ekzameno. Ni tremas inter timoj kaj suspektoj: Sub la protekto Dia jen mi staras, Kontraŭstaronte la malicintrigojn De perfiduloj.

MAKDUFO.

Ankaŭ mi.

ĈIUJ.

Kaj ĉiuj.

MAKBETO.

Ni do surmetu viran pretigecon, Kaj poste ĉiuj rekunvenu.

ĈIUJ.

Bone.

Ĉiuj foriras escepte Malkomo kaj Donalbeno.

MALKOMO.

Kion vi faros? Ne kun ili iru: Ŝajnigi kordoloron ne sentatan Facile estas al la intriganto.