Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Foriros mi Anglujon.

DONALBENO.

Mi Irlandon. Aparte ni pli sendanĝere agos: Ĉie tie ĉiuj estas perfiduloj. Ju pli intima nia parenceco, Al la mortinta reĝo, des pli ili Al ni sentigos sian kruelecon.

MALKOMO.

Ĉi tiu sag' mortiga, ĵus pafita, Ankoraŭ ne atingis sian celon, Kaj ni, la trafon por eviti, sekvos La vojon plej senriskan. Al ĉevaloj: Ni senceremonie, forpermeson Ne demandante, iru: ĉiu devas Repagi tion, kion li ricevas.

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno IV

SCENO KVARA

Sama loko. Ekstere de la kastelo de Makbeto.

Venas ROSSO kaj MALJUNULO.


<poem>MALJUNULO.

Dum sepdek jaroj, kiujn mi memoras, Teruraj horoj pasis, kaj strangaĵoj Okazis, sed lastnoktaj mirindaĵoj Antaŭajn malgrandigis.

ROSSO.

Bona patro, Vi vidas, ke la tuta ĉielaro Minacas, ofendite de la homoj,