Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al la scenejo de la sangverŝado. Laŭ la horloĝ' tagiĝas, sed sufokas Malluma nokt' la revenantan sunon. Ĉu nokto kunaliĝis kun la krimo, Aŭ tago pri ĝi hontas, ke la tero, Kvazaŭ malviva, tute profundiĝis En la mallumo, kiam viva lumo Ĝin volas kisi?

MALJUNULO.

Estas nenature, Simile al la faritaĵo. Marde, Jen falko, per flugiloj etenditaj Naĝante malhumile en aero, De nura nizo estis atakita, Kaj mortigita.

ROSSO.

Ankaŭ la ĉevaloj De l' reĝo (ne ekzistas pli perfektaj, Rapidaj, belaj)—tio estas stranga Sed tute certa—pro sovaĝiĝeco Barilojn derompinte forgalopis, Malobeemaj, kvazaŭ batalontaj Al la homaro.

MALJUNULO.

Jes, kaj oni diras Ke ili manĝis unuj la aliajn.

ROSSO.

En vero, kun la senmezura miro De mi la rigardinto. Jen alvenas

Venas Makdufo.

Makdufo. Kiel kuras la aferoj, Amiko bona?

MAKDUFO.

Ĉu vi ne komprenas?