Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ROSSO.

Sed kies estas tiu sanga faro?

MAKDUFO.

De tiuj, kiujn ĵus Makbet' mortigis.

ROSSO.

Ho ve! sed kion ili fine celis?

MAKDUFO.

Allogis ilin ia rekompenco. La filoj de la reĝo, Donalbeno Kaj lia frat' Malkomo sin forŝtelis, Kaj malaperis,—kio suspektigas Al ili.

ROSSO.

Tio ankaŭ estas kontraŭ La voĉo de natur', Ho malŝparema Gloramo, kiu volis eĉ engluti De via propra viv' la fonton! Do Makbet' fariĝos la regnestro?

MAKDUFO.

Certe Li estas jam nomita, kaj irinta Al Skono por ricevi la honoron De reĝarajto.

ROSSO.

Kie de Dunkano La korpo estas?

MAKDUFO.

Oni portis ĝin Al Kolmakilo, la enterigejo Plej sankta, kie liaj antaŭuloj Ripozas pace.

ROSSO.

Ĉu vi Skonon iros?