Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Prudento, kiam tiel senracie Li forrapidis?

ROSSO.

Ho kuzino mia, Sindetenema estu: via edzo, Prudenta, saĝa, nobla, bone konas La krizojn de la tempoj. Mi ne pli Kuraĝas diri, sed kruelaj estas Ĉi tiuj tempoj, kiam oni taksas Nin, senkulpulojn, kiel perfidantojn; Kaj ni la onidirojn akordigas Kun niaj timoj, sur sovaĝa maro De malcertec' enŝipiĝinte, tien Kaj reen moviĝante. Forpermeson Mi petas, post ne longe revenonte; Aferoj povas ne plimalboniĝi, Sed nun atingos baldaŭ la antaŭan Nivelon. Ĉiujn miajn bondezirojn, Kuzeto bela.

GRAFINO MAKDUFO.

Li senpatra estas Kvankam li havas patron.

ROSSO.

Miaj sentoj, Se mi pli longe restos, malvirigos Min, malhelpante vin, kaj hontigante Min mem. Mi tuj foriras.

Li foriras.

GRAFINO MAKDUFO.

Via patro Jam mortis. Kiel do vi povos vivi?

FILO.

Mi faros same kiel la birdetoj.