Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno II

SCENO DUA

Fifo. La Kastelo de Makdufo.

Venas GRAFINO MAKDUFO kun sia FILO kaj ROSSO.


<poem>GRAFINO MAKDUFO.

Sed kion do li faris, por ke li De l' lando rapidiru?

ROSSO.

Pacience Atendi oni devas.

GRAFINO MAKDUFO.

Pacienco! Sed kie estis lia? Li foriris Malsaĝe: se ne agoj niaj, timoj Nin ofte faras ŝajne perfiduloj.

ROSSO.

Vi scias ne, ĉu timo aŭ prudento Influis lin.

GRAFINO MAKDUFO.

Prudento! La edzinon Forlasi, kaj infanojn, kaj kastelon, Kaj ĉiujn signojn de la nobeleco, En land', de kiu li forkuris! Li Ne amas nin: al li la sento mankas Natura: ĉar la eta troglodito La plej malaltekreska el la birdoj, Patrino de idaro en la nesto, Kuraĝas kontraŭstari al la strigo. En la pezado multe superpezas La timo lian amon; kie estis