Infektodona, kie ili rajdas; Kaj malbenitaj estu ĉiuj, kiuj Al ili fidas! Mi piedfrapadon Ekaŭdis de ĉevaloj: kiuj estis?
LENOKSO.
Nur du aŭ tri, por vin sciigi, ke Makdufo rapidiris al Anglujo.
MAKBETO.
Anglujo!
LENOKSO.
Jes, Anglujo, via Moŝto.
MAKBETO.
Ho tempo, vi malhelpas miajn farojn Terurajn: cel' rapide elpensita Postulas rapidiran plenumadon: De tiu ĉi momento miaj pensoj, Apenaŭ naskiĝintaj, sian volon Efektivigos, kaj eĉ nun, por vesti Per faroj miajn pensojn, la kastelon Makdufan mi ekkaptos, la graflandon Okupos; per la glavo mi mortigos Edzinon lian, liajn geinfanojn, Kaj ĉiujn, kiuj nomas sin parencoj. Mi ne intencas vante fanfaroni; Mi tion faros antaŭ malvarmiĝo De mia celo. For, vidaĵoj ĉiaj! Nu, min konduku tien, kie trovas Sin la sinjoroj.
Ĉiuj foriras.
</poem>
|}